mardi 26 mars 2013

PREZIDANTINO POR ILEI????????????



2013-03-26

Mireille Grosjean (Mirejo) kandidatiĝas por fariĝi prezidanto de ILEI.

Mirejo studis la francan, la germanan, geografion kaj historion en la universitato de Neuchâtel, Svislando. Ŝi estas franclingva svisino. Ŝi instruis (kun granda ĝojo ĝis la lasta tago) tiujn fakojn dum 38 jaroj al 13 ĝis 16jaraj geknaboj kaj en Alemanio (germanlingva Svislando) kaj en Romandio (franclingva Svislando). Do ŝi havas grandan sperton pri lingvoinstruado, ĉefe fremdlingvoinstruado.

Profesie ŝi zorgis pri klasointerŝanĝoj. Interkultura edukado estis ŝia fako dum pli ol dudek jaroj. Pedagogio adaptita al tia situacio okupis ŝiajn pripensojn, ŝi verkis libron pri tio, ŝi lertigis geinstruistojn pri tio kaj direktorojn de lernejoj, en Svislando, Francio kaj Italio.



En la Esperanto-movado ŝi aperis en 1985. Tuj ŝi ricevis respondecojn en Kultura Centro Esperantista en La  Chaux-de-Fonds kaj en Svisa Esperanto-Societo, kie ŝi ekde 2006 estas kun-prezidanto. Lobiadon ŝi abunde kaj efike faras. Prezidi kaj mastrumi ne estas problemoj por ŝi. Plie ŝi prezidas Internacian Ekzamenan Komisionon.

En 2002 ŝi verkis « curriculum » pri edukado al kulturo de paco, kie aperas kompreneble Esperanto. Tiu valora programo troviĝas ĉe edukado.net en dek lingvoj.



Ekde pli ol dek jaroj ŝi estas prezidanto de Svisa ILEI Sekcio kaj kunlaboras intense kun CDELI en La Chaux-de-Fonds,  ILEI kaj kun edukado.net. En 2012 ŝi ricevis plian taskon : akompani la kandidatajn sekciojn por faciligi la decidon de la Komitato de ILEI en la momento de la elekto. Ŝi tre proksime kunlaboras kun UEA deĵorante en la Komitato kiel Kom A por Svislando ekde 1998 kaj deĵorante ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (2009-2010).



Ŝi estas senbrutara nomado, ŝi atingis 9 landojn en Azio, 3 en Afriko kaj 2 en Ameriko. Ni ne parolu pri Eŭropo…. Ŝi estas konsilanto de Afrika Komisiono de UEA. Ŝia sperto pri homoj, kulturoj, lingvoj (ŝi parolas 6,2 lingvojn) lernado en tiaj landoj malfermus ILEI-n al la tuta mondo.

Mirejo jam verkis 3 librojn. Plie ŝi havas kronikon pri komunikado en La Sago, organo de SATamikaro. Ŝi verkas multajn artikolojn kaj recenzojn. Ŝi staras en la mezo de interlingvistikaj studoj en la Universitato Adam Mickievicz en Poznan, Pollando.


Mirejo estas membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de Internacia Ekzamena Komisiono de UEA ILEI kaj rajtigita ekzamenanto por la KER ITK ekzamenoj de UEA. Ŝi ricevis de UEA diplomon pri elstara agado por sia agado en Afriko kaj uzo de Esperanto en interkulturaj kontaktoj.




Mirejo havas sanproblemon konatan de 1999 : temas pri malsufiĉa renfunkciado. Tion observas kaj sekvas pluraj kuracistoj kaj fakuloj. Tion oni ne povas kuraci, plibonigi. Oni povas klopodi per dieto bremsi la falon de tiu funkciado. Neniu povas diri, kiel la problemo evoluos, la kuracistoj ne samopinias. La vivritmo de Mirejo tute ne ludas rolon en tiu afero, ĉu ŝi vojaĝas, laboras, aŭ brodas antaŭ televidilo hejme, tio ne influas tiun aspekton de ŝia sano. Ŝi vivas energioplene kaj sen doloroj. Ŝi povas senprobleme vojaĝi, ĉar ŝi estas ĝenata nek de temperaturosaltoj nek de horosaltoj. Ŝia laborritmo, akurateco kaj  fidindeco estas vaste konataj.







ILEI vigliĝis enorme pro la elstara kaj efika strebado de Stefan MacGill en la lastaj jaroj. Tion Mirejo, kaze de elektiĝo,  provos plu fari kaj eble eĉ pli grandigi. Subteni la geinstruistojn pere de instruiloj, retejoj kiel edukado.net, libroj, kursoj, renkontiĝoj, konferencoj, filmoj, lertigaj agadoj diverstipaj. Pripensi la instruadon kaj la lernadon, analizi ĝin, evoluigi ĝin,  pere de simpozioj kaj konferencoj. Lukti en la ekstera mondo por trovi agnoskon por niaj lertigaj programoj kaj atestiloj.

Mireille Grosjean anoncis jam antaŭ kelkaj monatoj al la Elekta Komisiono sian pretecon prezidi ILEI-n, kaze ke Stefan MacGill deziras eksiĝi. Tamen ŝajnas, ke tio ne estis valida kandidatiĝo. Pro tio venas formala kandidatiĝo hodiaŭ.




Ekde la 1a de aprilo ILEI ne havos prezidanton. Tamen ILEI havas vic-prezidanton : Zsofia Korody, kiu deĵoros por gvidi la Asocion. Tion ŝi povas fari dum kelkaj semajnoj, dum la necesa tempo de pripensoj, diskutoj, demandoj kaj decido. Ĉiumaniere la Komitato repritraktos la aferon dum la Konferenco en julio. Do temas pri provizora decido.

La Elekta Komisiono proponas hodiaŭ rapidan retan elekton. Kvankam la Regularo por retaj voĉdonoj klare antaŭvidas, ke tia proceduro ne validas por elekto de estrarano (vidu sube), estus bone, ke la tempolimoj menciitaj en tiu dokumento estu respektataj. Ne estas urĝo.


 ILEI estas avangarda :
jam la Ligo havas komitatan retvoĉdonadon,
jam  ILEI organizis Konferencon en Afriko (2008 en Benino).
Ĉu ILEI plu avangardu havante prezidantinon ?

Bv pripensi.




Bv vidi ŝian blogon : http://mirejo3.blogspot.ch/


jeudi 7 mars 2013

KOTONA GAZETO 3

KOTONA GAZETO

2013-03-07   numero 3  

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Jen pozitiva novaĵo :
La UEA vikio parolas pri nia Kongreso :
La retejo de Afrika Komisiono 
www.esperanto-afriko.org 
prezentas nian Kongreson.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Jen klarigo pri la nomo de nia informilo :
La kongresa urbo nomiĝas Kotonuo, laŭ la franclingva nomo Cotonou. Cotonou signifas loko, kie oni trovas akvon. Tamen aŭdante tiun vorton, franclingvano tuj pensas pri kotono, en la franca coton. Sed ne estas iu ligo.
El reta-vortaro.de :
Kotono : Teksebla blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo kaj el kiu oni fabrikas tolsimilan ŝtofon
Gazo : Delikata travidebla silka aŭ lina ŝtofo
Gazeto : Perioda presaĵo sciiganta la aktualaĵojn
El vortaro.net (PIV)
Gazo : 2. Sama teksaĵo, preparita por medicinaj uzoj
Do nun ek al vortludo : la kotona gazeto estas kaj eta bandaĝo el kotono kaj ĵurnalo el la urbo Cotonou. Fakte devus esti "kotonua gazeto".

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Grava paŝo pozitiva : 
KOKo havas retadreson : 
ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, bv uzi ĝin !!

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Dum la laborkunsido de KOKo 
la 20an de januaro 2013 en JoCa en Kotonuo, 
la membroj decidis pri jenaj tarifoj.

Aliĝkotizoj  por la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto

En Kotonuo, Benino, de la 29a de dec. 2013 ĝis 4a de jan. 2014
La prezoj estas en EURO
Jen la landogrupoj :
A = Norda Ameriko, Okcidenta Europo ; Japanio ; Suda Koreio ; Israelo
B = Orienta Europo ; Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj
C = Afrikanoj loĝantaj en Afriko,

Junuloj ĝis la aĝo de 29 pagas nur 60% de la indikita sumo, 
sen konsidero pri la loĝlando.


Junuloj ĝis la aĝo de 29 pagas nur 60% de la indikita sumo, sen konsidero pri la loĝlando.

Aliĝperiodo
ĝis 30-04-2013

ĝis 31-07-2013
Aliĝkategorio
A
B
C
A
B
C
Membroj de AK, ABeE kaj SSB
40
20
5
50
30
15
Aliaj partoprenontoj
50
30
10
60
40
20



Aliĝperiodo
ĝis 31-10-2013
Post 31-10-2013
Aliĝkategorio
A
B
C
A
B
C
Membroj de AK, ABeE kaj SSB
60
40
25
70
50
35
Aliaj partoprenontoj
70
50
30
80
60
40


Vi povas pagi per uzo de la UEA konto de « Scio Sen Bariloj » assb-k


Vi povas pagi per konto de « Scio Sen Bariloj » en Svislando
Postfinance « Savoir Sans Barrières » 10-752700-3
Compte10-752700-3 CHF
IBANCH90 0900 0000 1075 2700 3
BICPOFICHBEXXX

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Informoj pri la lokoj

Detala priskribo de ekskursoj sekvos.

Hoteloj vidiĝas sur http://mirejo3.blogspot.com en novembro 2012.

Ekskursoj okazos al Kotonuo urbocentro, Porto Novo, Abomey, Ouidah, Ganvié. Pri tiuj lokoj vi povas legi en www.eo.wikipedia.org. Aliaj ekskursoj okazos al Ketou, Grand Popo kaj Lokossa. La artikoloj pri tiuj lokoj en la esperantlingva versio de wikipedia pretos fine de marto.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Buĝeto pretas. Ni sendis ĝin al ĉiuj gvidorganoj de la movado.
Vi povas peti pri ĝi al nia adreso. Ni sendos ĝin al vi.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Subtena aliĝo

Tio estas japana kutimo. Mirejo klarigas : Estas gesamideanoj, kiuj tre subtenas la ideon de tiu kongreso, sed ne povos veni pro personaj cirkonstancoj. Tamen por subteni, ili aliĝas kaj pagas la kongreskotizon. Tio estas subtena aliĝo. Poste, kiam venas la eblo mendi hotelon, manĝojn kaj ekskursojn, ili mendas nenion. Ilia kongreskotizo estas donaco al la kongresa kaso. Ilia nomo aperas en la listo de partoprenantoj. Oni povas antaŭvidi, ke oni metu iun stelon apud ilia nomo por indiki, ke ili faris subtenan aliĝon kaj ne fizike partoprenis.
Bonvolu konsideri tiun eblon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Dum sia dua kunsido la 23an de februaro 
KOKo prilaboris la buĝeton 
kaj verkis la aliĝilon. 
Jen la aliĝilo :


ALIĜILO

por la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto en Kotonuo, de la 28-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de januaro 2014


FAMILIA NOMO :_____________________________________

*Alvendato :  2013.12.___________________, forirdato 2014.01.___________
* Persona nomo: __________________________________________________
* Familia nomo________________________________________Ino     / Viro
* Lando _____________________  urbo __________________________
* Kompleta poŝtadreso___________________________________________
* Retadreso ____________________________________ Fakso _____________
* Telefono ____________________________ Poŝtelefono _________________
* Naskiĝdato (jjjj-mm-tt) ______________________ Profesio ______________
     Mi konsentas, ke mia adreso aperu en la kongresa libro :    jes                  ne
     Mi volas trapasi la movadan ekzamenon:  1-a nivelo     / 2-a nivelo     / 3-a nivelo
     Mi bezonas invitilon. Mia pasporta  numero estas :_________________
de la ŝtato ________________________ validas ĝis ______________________
     Mi komprenas, ke la aliĝo kaj servo-mendoj validas nur post kompleta pago en unu el la jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron):
     Al konto Afriko  ĉe UEA, indikante "AKE 2013"
     Al SSB-konto en Svislando  Postfinance « Savoir Sans Barrières » 10-752700-3
Compte10-752700-3 CHF
IBANCH90 0900 0000 1075 2700 3
BICPOFICHBEXXX
     Mi kontribuos al la kongresa programo per: __________________________
________________________________________________________________
    
    Mi aparte deklaras, ke mi havas validan san- kaj akcident-asekuron por mia restado en Benino dum la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto


Loko, dato _________________________________ Subskribo ____________

Bonvolu sendi la aliĝilon al: (KOKo), ake-2013@yahoogroups.com

Kotizoj

La baza aliĝkotizo dependas de tri (03) landokategorioj kaj de  la aliĝdato.
(Loĝado, manĝado, ekskursoj k.a. servoj pagendas aparte).
A = Norda Ameriko, Okcidenta Eŭropo, Japanio, suda Koreo, Israelo
B = Landoj de orienta Eŭropo, landoj de suda Ameriko, Ĉinio
C = Afrikanoj loĝantaj en Afriko

Speciala rabato por junuloj ĝis la aĝo de 29 de la indikitaj kotizoj :
 ili pagas 60% de la indikita sumo.

Loĝado, manĝado, donaco

Mi mendas loĝadon en la elektita kategorio
Prezo por tranoktado por unu persono kaj unu nokto (en dulita ĉambro)

Mia kunloĝanto/kunloĝantino
 nomiĝas_________________________________________

Hotelo « Havre de Paix » (Pac-haveno) (la kongresejo)
1-a kategorio 39€ (2 lita ĉambro, varma akvo, klimatizilo, bankuvo) por ………. noktoj: ___€
2-a kategorio 32€ (2 lita ĉambro, varma akvo, klimatizilo, duŝejo) por ……….. noktoj:_____€
3-a kategorio 24€ (2 lita ĉambro, klimatizilo, duŝejo) por ……….. noktoj:_______________€

Hotelo Odjala (Feliĉo) (plia tranoktejo)
1-a kategorio 65€ (luksa apartamento el 2 ĉambroj kun salono) por ……….. noktoj:_______€
2-a kategorio 33€ (luksa apartamento el 2 lita ĉambro) por ……….. noktoj:______________€

Manĝoj
La prezo de manĝaĵoj por la tuta semajno (3 manĝoj tage: maten-, tag- kaj vesper- manĝoj) estas  90€ por ĉiu kongresano (inkluzivas manĝojn de la ekskursaj tagoj).
Mi manĝas:
viandon kaj fiŝon
ne viandon sed fiŝon
nek viandon nek fiŝon
nek viandon nek fiŝon, nek ion el besto.

Mi donacas  por Afrika Kongreso monsumon de  ____________________Eŭroj

Ekskursoj
Venos detalaj informoj kaj prezoj poste.

Entute pagenda (aliĝkotizo, tranoktado, manĝoj, donaco)____________________ €

Loko, dato ___________________________________ Subskribo ____________________

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La KOKo tre antauĝojas 
akcepti vin en Kotonuo !!!

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx