lundi 20 février 2017

21 février 2017

JOURNEE INTERNATIONALE DE LA LANGUE MATERNELLE

INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO


Discours de Mireille Grosjean au village de Klouekamé

province de Couffo, Bénin

21 février, journée mondiale de la langue maternelle

2017


Parolado de Mireille Grosjean en la vilaĝo  Klouekame, 
provinco  Couffo, Benino
 


Mireille Grosjean parle en tant que présidente de la Ligue Internationale des Enseignants Espérantistes ILEI. Traduction consécutive en langue adja.


Mireille Grosjean parolas kiel prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI. Kun posta interpretado en la aĝaa lingvo (adja).

Lors d’un cours d’espéranto que j’ai donné à Cotonou, un de mes étudiants était un professeur d’agronomie à la retraite. Un autre était un jeune étudiant en agronomie motivé et très zélé. Celui-ci a fièrement annoncé : je parle français, allemand, anglais, espagnol. J’ai continué en disant : et… et…. Il ne comprenait pas et me regardait avec de grands yeux. Alors j’ai dit : fon, adja…. Et il a recommencé une nouvelle liste, fièrement : fon, adja, yoruba, ewe ! Le vieux professeur était très heureux et a insisté en lui disant : dans tes études en agronomie, tes observations et analyses vont être rédigées en français. Mais elles devront se baser sur des données collectées auprès des agriculteurs, et avec eux, tu devras parler leur langue. Donc ces langues locales sont indispensables !!


Dum Esperanto-kurso, kiun mi gvidis en Kotonuo, unu el miaj studentoj estis emerita profesoro pri agronomio. Alia estis juna studento pri agronomio, motivita kaj tre diligenta.  Li fiere anoncis : mi parolas la francan, la germanan, la anglan, la hispanan. Mi daŭrigis dirante : kaj … kaj … Li ne komprenis kaj rigardis min per grandaj okuloj. Tiam mi diris : fon, adja, …(fonua lingvo, aĝaa lingvo….) Kaj fiere li rekomencis novan liston  fon, adja, yoruba, ewe ! La maljuna profesoro estis tre feliĉa kaj insistis dirante al li : dum viaj studadoj pri agronomio viaj observoj kaj analizoj estos redaktitaj en la franca. Sed ili baziĝos sur donitaĵoj kolektitaj ĉe la agrokulturistoj kaj, kun ili, vi devos paroli ilian lingvon. Sekve nepre necesaj estas tiuj regionaj  lingvoj !!
 

Selon votre décision, que je salue ici au passage, (enseignement en 1e, 2e et 3e primaire en langue adja) et selon la Convention Relative aux Droits de l’Enfants de l’ONU, il est important et très positif que l’acquisition des capacités de base que sont la lecture, l’écriture et les premières notions de calcul soit effectuée dans la langue parlée tous les jours par les enfants. 


Laŭ via decido, kiun mi ĉi tie volas laŭdi, (instruado en la klasoj 1 ĝis 3 de elementa lernejo en la aĝaa lingvo) kaj laŭ la Konvencio de UN pri la Rajtoj de la Infanoj, estas grave kaj tre pozitive, ke estu farita en la lingvo ĉiutage parolata de infanoj la akirado de la bazaj kapabloj, kiuj estas legado, skribado kaj la unuaj nocioj pri kalkulado.
 


video


De plus, ces langues locales sont indispensables pour que les enfants puissent échanger avec leurs grands-parents et vice-versa, pour que le savoir sur le climat, la terre, les plantes et leurs vertus, sur les proverbes et les coutumes, sur les chants traditionnels, pour que tous ces savoirs soient conservés et restent vivants de génération en génération. Si on perd l’usage de ces langues, on ne saura plus à quoi peut servir telle plante pour de meilleurs soins, une meilleure hygiène ou une meilleure alimentation. Je m’appuie sur les études de Madame Tove Skutnabb-Kangas pour affirmer cela, c’est une linguiste danoise.  Ces langues sont des trésors. Si une personne a envie d’écrire une histoire, elle peut le faire dans l’une de ces langues. Bien sûr, si cette personne écrit son histoire en français, il y aura dans le monde plus de personnes capables de lire cette histoire. On le voit, les deux voies ont des avantages ; il faut donc rester fidèle au bilinguisme et développer un plurilinguisme. On est dans la diglossie, l’usage quotidien de deux ou plusieurs langues. Toute l’Afrique est plurilingue, et cela est un immense avantage. En France, en Angleterre, en Allemagne, aux Etats-Unis d’Amérique, la grande partie des gens ne parlent qu’une langue, qui est une langue de grande diffusion. Ils sont pauvres, culturellement pauvres. Les langues africaines ne sont pas des langues de grande diffusion, mais elles sont des trésors et méritent toute notre attention et tous nos soins.


Krome tiuj regionaj lingvoj nepras, por ke la infanoj povu interparoli kun la geavoj, por ke la konoj pri la klimato, la tero, la plantoj kaj iliaj efikoj, pri la proverboj kaj la kutimoj, pri la tradiciaj kantoj, por ke ĉiuj scioj estu konservitaj kaj restu vivantaj de generacio al generacio. Se ni perdas la uzadon de tiuj lingvoj, ni ne plu konos la utilecon de iu planto por pli bona kuracado, pli bona higieno aŭ por pli bona nutrado. Por aserti tion, mi baziĝas sur la studoj de S-ino Tove Skutnabb-Kangas, dana lingvistino. Tiuj lingvoj estas trezoroj. Se

persono, kiu deziras skribi rakonton, tiu persono povas fari tion en unu el tiuj lingvoj. Kompreneble, se tiu persono verkas sian rakonton france, estos tra la mondo pli da homoj, kiuj povos legi ĝin. Kiel vi povas rimarki: ambaŭ vojoj havas avantaĝojn ; sekve ni restu fidelaj je dulingvismo kaj kreskigu plurlingvismon. Ni estas en « diglosio », duidiomismo, la ĉiutaga uzado de du aŭ de pluraj lingvoj. Ĉiu afrikano estas plurlingva, kaj tio estas ege granda avantaĝo. En Francio, en Britio, en Germanio, en Usono, plej multe da homoj parolas nur unu lingvon, kiu estas lingvo vaste uzata. Ili estas malriĉaj, kulture malriĉaj. La afrikaj lingvoj ne estas ege disvastigitaj, sed ili estas trezoroj kaj meritas nian atenton kaj niajn prizorgojn.
 



Ludovic était un adolescent tout simple. A 14 ans, après avoir vu dans sa ville de Bialystok, en Pologne, des tensions interethniques sanglantes, il est venu à l’idée qu’une langue internationale neutre pourrait éviter des conflits. Il faut une sorte de passe-partout. Et il l’a inventé. C’est l’espéranto. Cette langue est parlée dans plus de 130 pays du monde. L’espéranto appartient à tout le monde et à personne ; la langue a été créée comme langue internationale. Si on prend une langue nationale et qu’on l’élève au rang de langue internationale, c’est toujours injuste, car les gens qui parlent cette langue sont avantagés. C’est pourquoi les anglophones avides de justice se mettent à l’espéranto, car en utilisant cette langue, on est tous sur le même pied. C’est la langue équitable. Les gens qui parlent cette langue sont sensibles aux droits linguistiques et luttent pour le maintien des langues locales. Nous avons donc le même objectif. L’UNESCO en 2017 honore une cinquantaine de personnalités                  phares dont Ludovic Lazare Zamenhof, le créateur de l’espéranto, car Zamenhof est mort en 1917, il y a cent ans. Mais il reste vivant dans une diaspora multicolore, ouverte et progressiste. Quand un russe rencontre une brésilienne lors d’un congrès d’espéranto, ils se parlent en espéranto, ils tombent amoureux, ils se marient, ils ont des enfants… ceux-ci ont l’espéranto comme langue maternelle. Bien sûr, ils parlent aussi la langue de leur père et la langue de leur mère, ils sont donc polyglottes.




Ludoviko estis tutsimpla adoleskanto 14-jara. Vidinte en sia urbo Bialistoko, Pollando, interetnajn konfliktojn kelkfoje sangajn, li ekpensis, ke neŭtrala internacia lingvo povus malebligi tiajn militojn. Necesas havi specon de ĉefŝlosilo. Kaj li kreis ĝin : temas pri Esperanto. Tiu lingvo estas parolata en pli ol 130 landoj tra la mondo. Esperanto apartenas à ĉiu kaj al neniu ; ĝi estis kreita kiel internacia lingvo. Ĉiam estas nejuste rangigi nacian lingvon je internacia nivelo, ĉar la personoj, kiuj parolas tiun lingvon, estas privilegiitaj. Pro tio anglolingvanoj, kiuj avidas justecon, eklernas Esperanton ĉar, uzante tiun lingvon, ni estas ĉiuj sur sama nivelo. Esperanto estas justa lingvo. La personoj, kiuj parolas tiun lingvon, estas atentemaj pri la lingvaj rajtoj kaj batalas por la konservado de la regionaj lingvoj. Sekve ni havas la saman celon. Dum 2017 UNESKO honoras kvindekon da eminentuloj, el kiuj Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, ĉar li mortis en 1917, antaŭ 100 jaroj. Sed li restas viva en  bunta,  malfermita kaj progresama diasporo.


Kiam Ruso kaj Brazilanino renkontiĝas dum Esperanto-kongreso, ili interparolas en Esperanto. Se ili enamiĝas, geedziĝas kaj havas infanojn … ĉi-tiuj havas Esperanton kiel gepatran lingvon denaskan. Sed, kompreneble, ili parolas ankaŭ la lingvon de la patro kaj tiun de la patrino, sekve ili estas poliglotoj.