lundi 7 août 2017

ILEI-KONGRESO, BUSANO, KR

15-an ĝis 22-a de julio 2017

Busano, Suda Koreio (flago en la mezo de la triopo)


Maldekstre flago de la junulargastejoj.
Dekstre flago de la Busana Turisma Organizo, kiu  forte subtenis nian kongreson.










Legu: A-ru-pi-na


Niaj kongresaj sakoj:



 Ĉiu kongresano ricevis tiun belan ventumilon en sia kongresa sako.



Tri estraranoj kun la prezidanto de LKK.
de maldekstre:
Sinjorino Gong "Arko", vic-prezidanto de ILEI
Sinjoro Park "Nema", prez. de LKK kaj sekciestro de la korea ILEI-sekcio.
Sinjorino Mireille Grosjean, prez. de ILEI.
Sinjorino Elena Nadikova, vic-sekretario de ILEI.


Fama kutimo ĉe ILEI:

FRANDVESPERO

La malfermo de la kongreso okazas vespere per vespermanĝo, kien ĉiu partoprenanto alportas frandaĵon el sia lando. Ĉiu iras gustumi ĉien.



Artaj prezentaĵoj dum la frandvespero.






Nema faras anoncojn.



Perfektaj nomŝildoj estas preparitaj en Busano:
granda vorto ESPERANTO.



Solena malferma ceremonio dimanĉe matene.





Salutas Sinjoro Stefan MacGill, vic-prezidanto de UEA.


 Salutas Sinjoro SO Jinsu, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto Movado (KAEM)


Laŭtlegas la salutvortojn de Sinjoro LEE, prezidanto de Korea Esperanto Asocio (KEA) Sinjoro Kang.

Parolado de la prezidanto Mireille Grosjean



artaj prezentaĵoj.



Sinjorino Choi ricevas atestilon de ILEI, ĉar ŝi desegnis la emblemon de nia kongreso.


 Unu el la landaj salutantoj.


Grupa foto



Enkonduka prelego pri la kongresa temo:
EDUKADO AL RESPEKTOPLENA TURISMO

ĝi legeblas en la retpaĝo de ILEI:

Jen teksto de la prelego  dekstre de la ĉefpaĝo.

 Pedagogia foiro.
Jen Pradip Ghimire prezentanta la Esperanto-Sumoon.



Nacia vespero






 Ekspozicio de belegaj tebovloj laŭ Koryo tradicia potfarado




la edzino de la potisto


 Vigla debato pri ESPERANTO-CENTROJ
Partoprenis Katalin Kovats, Mireille Grosjean, Elena Nadikova.



Internacia vespero
ĉi sube: niaj tri armeninoj dum kantado.


Ĉi supre: vigle dancas TABUCHI Yasuo "awa odori" folkloran dancon el Japanio, insulo Shikoku.
Ĉi sube: vigle imitas Duncan CHARTERS diversajn akĉentojn.


LINGVA FESTIVALO
SUR LA PLACO DE LA PALACO DE
BUSAN INTERNATIONAL FILM FESTIVAL








Niaj nepalaj kolegoj forte subtenas la Ligon ILEI.













Niaj kongresaj sakoj akompanas nin en plej diversaj situacioj.

En la kongresejo






"Lasta" kaj "Dianto" laboras en la akceptejo.



 La teraso de la oka etaĝo.
Dum la kongreso ni estas ok-uloj.




"Nema" laboras.


EKSKURSA TAGO


Al tombejo de reĝoj

TUMULO
montoforma tombo









Al budhisma monaĥejo








Al lotusa lago




Al templo Bulguksa


























 Prelegoj



Aŭrora Bute el Rumanio prezentis sian landon laŭ turisma vidpunkto.
Ŝi surmetis nacian kostumon.



BANKEDO 

Fine de la manĝo okazis ludo en grupoj. Viglaj interŝanĝoj okazas.







DISKUTO INTER AZIANOJ PRI LA MANIERO INSTRUI ESPERANTON AL AZIANOJ


Niaj tri sekciestroj:
Koreio - Japanio - Ĉinio


"Nema", Isikawa Tieko, "Arko".



"Lasta" kaj "Dianto" laboras en la akceptejo. 


LKK
Loka Kongresa Komisiono
4 el 11 membroj estas en Busano fine de la kongreso, ĉar pluraj jam iris al Seŭlo por labori por UK.
Ili ricevas de Mirejo svisan ĉokoladon.



ADIAŬA VESPERO

Komence de ĝi okazis duafoje la prezento pri IBERIO, kie ILEI kaj UEA kongresumos en 2018.
Poste sekvis teatraĵo kaj diversaj improvizaj aktivaĵoj.





Per tri busoj la plejmulto de la kongresanoj iris al Seŭlo sabate matene la 22-an de julio por partopreni Universalan Kongreson.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire