samedi 10 janvier 2015

INFA de TOVE, KPALIME, TOGO



La strato inter Lomeo kaj Kpalimé estas bonkvalita, vidu foton.
Oni povas veturi en rapideco de 80 km/hore aŭ 100.

Institut National de Formation des Agriculteurs
 à Tove, près de la ville de Kpalimé, à 100 km de Lomé, TG.

Nacia Instituto por Lertigado de Kamparanoj
en Tove, ĉe Kpalimé, 100 km for de Lomeo, TG.








Jen la plano de la lertigejo.
Ĝia surfaco estas proks. 80 hektaroj.
Granda parto de la surfaco estas kreskigejoj de tektonoj (arbaroj, kampoj).

http://eo.wikipedia.org/wiki/Granda_tektono


Ĉi tie oni bredas bovinojn, porkojn, ŝafojn, kuniklojn.
Kreskas legomoj.
Manĝaĵoj konsistas el bio nutraĵoj el la instituto.

Temas pri ŝtata establo kun aŭtonoma mastrumado.



De maldekstre:
Adjévi ADJE
Apélété AGBOLO
Markus ATTAGLO
Estraranoj de Unio Togolanda por Esperanto



Notindas, ke mi vizitis kaj fotis la centron en januaro dum seka sezono.

Notindas, ke en tiu tago ne estis evento en la centro, do ĉio malplena, neuzita.


Jen termitejoj



Afrika kutimo:
Unue oni salutu la dommastron.
Temas pri Sinjoro Treko


Maldekstre AGBOLO, dekstre ATTAGLO.


Specifaĵoj de afrika arkitekturo:
truoj por ebligi al la aero flui libere.
En tiaj ejoj povas esti plie ventumiloj.


Pluraj konstruaĵoj
pluraj ĉambrotipoj



Plej diversaj salonoj
Tiu ĉi, fermita, kun klimatiziloj


100 sidlokoj


Tiu ĉi, fermita, kun klimatiziloj kaj ventumiloj



La granda halo
kun ventumiloj



300 sidlokoj



Alia kursejo
(Mi ne vidis ĉiujn, ĉar kelkaj estas similaj)

2 kursejoj kun po 30 sidlokoj
2 kursejoj kun po 20 sidlokoj

Promenado inter la konstruaĵoj




32 ĉambroj kun po unu geedza lito
11 ĉambroj kun po 4 unupersonaj litoj





La domo kun hotelstilaj ĉambroj (6)
En alia konstruaĵo 2 pliaj.
Antaŭplanitaj pliaj.




Ekster INFA TOVE tiu littuko estas ŝtelita...


Italstila duŝo
sen surplanka kuvo
facile alirebla

Afrikstila fenestro
el horizontalaj vitraj bretoj


Duŝejo por 4litaj ĉambroj

Plie, sen fotoj:
3 domoj.
En ĉiu domo estas 3 dormoĉambroj, unu salono, unu kuirejo kaj unu banĉambro kun duŝejo kaj necesejo. Ili kutime estas je dispono de la instruistoj.



Promenado inter la konstruaĵoj



Manĝejoj: estas du
Malgranda (unua foto)
Pli granda (dua foto)




Moderna kuirejo por prepari okcidentstilajn manĝojn.


Afrikstilaj enormaj kuirpotoj por ekstera kuirejo



 Nia ĉiĉerono montras, kiel erigi kaj farunigi cerealaĵojn.

Lavejo por teleraĵoj.



Niaj 3 samideanoj: Adjévi, Apélété kaj Markus


Apuda Hotelo














 Salonego por bankedoj


Distancoj:
De INFA al urbo Kpalimé
2 km

De INFA al hotelo "30an de augusto"
1 km en la sama direkto kiel la urbo de Kpalimé.

Taksiaj motorcikloj ekzistas,
ili nomiĝas "zemiĝan".

Laŭ vizito de Mirejo
la sesan de januaro 2015

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire