mardi 12 août 2014

UEA-KONGRESO BUENOS AIRES


BUENOS AIRES

ARGENTINO

suda hemisfero
julio = vintro
fakte milda vintro...







Foje aperas belegaj aĵoj
preparitaj, faritaj
per elstara gusto







Rozkolora palaco por la prezidento,
fakte prezidentino Cristina Fernandez de Kirchner









 Monumento por ĉiuj orkestroj en la mondo






Hotelo PANAMERICO, nia kongresejo

Saĝaj homoj, ili atendas buson.
Tia ordo tute ne imageblas en mia lando Svislando....
ni estas sovaĝuloj...

Jen Rafael, mia ĉiĉerono


UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO


Movada foiro, evento dum la unua vespero.
Ĉiu asocio, grupo, societo, povas prezenti sin.
Supre la stando de ILEI
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
Deĵoras maldekstre William Harris, dekstre Ron Glossop.

Sube: la stando de "Scio Sen Bariloj" mia svis-benina NRO.


Dankon al Marija Belosevic,
kiu transdonis al mi siajn fotojn...



Malfermo
Mi prezentas
la Trian Tutmondan Kolokvon,
kiu okazos en Majo 2015
en la kantono Neuchâtel en Svislando

Jen Emile Malanda el Sud-Afriko,
la sola afrikano, kiu sukcesis atingi Argentinon.


Dum la tuta kongresa semajno ILEI havis informbudon.
Jen Ron Glossop kun du aktivaj junuloj
maldekstre Fernando kaj dekstre Uriel el Nikaragvo.


Min kaptis gripo, same kiel plurajn aliajn kongresanojn.
Laŭ japana maniero mi provas ne infekti la aliajn...
per uzo de masko...

En miaj pripensoj kaj esploroj pri RASISMO, mi venis al ideo,
ke blinduloj ne travivas la samajn spertojn kiel la vidkapabluloj,
ĉar ili ne vidas la haŭtokoloron de la partnero.
Do mi kreis eventon, kie la partneroj diskutis
sen vidi unu la alian pro nigra kurteno.
Ili ricevis temon por diskuti.
Fine ili povis esprimi siajn sentojn dum tiu travivaĵo.
Rigardu la foton! Eĉ sen vido la persono parolas per la manoj...




Duncan Chartes, eks-prezidanto de ILEI,
Mark Fettes, prezidanto de UEA kaj mi:
ĉiuj uzas horloĝon MOVADO....
marko en Esperanto...


 Mark Fettes, prezidanto de UEA maldekstre

 Rob Moerbeek, ĵus elektita HONORA MEMBRO DE ILEI
La unuan tagon mankas la stando por ILEI,
do mi estas paŝanta butiko...

 Clay Magelhaes, 
ĉefa organizanto de la Kongresoj



 Junuloj

Kun Uriel el Nikaragvo


INTERNACIA ARTA VESPERO
Temas pri la lasta vespero de la Kongreso
Kongresanoj anoncas sin la unuan tagon por kanti, deklami, danci,
kaj sursceniĝas vendrede kvin tagojn poste...

Ekde 2002 mi prezentas tiun vesperon.
Ekde 2003 mi reĝisoras ĝin.
Do dum la semajno mi faras "casting" spektante la prezentaĵojn...




Du ĝemelinoj kun elstaraj voĉoj....




 Nepala dancado


Japano ludas per bambua fluto "Shakuhachi"




Brazila grupo kun vigla ritmo


Belega danco kun vualoj, veldancado





Ne mankas humuraĵoj....



Subite aperas... CHARLIE CHAPLIN






la internacia koruso
fakte ĉio estas ĉiam internacia,
en niaj kongresoj...


la fina aplaŭdo....










"Gangnam Style"....
la dancanta junulo ne povis alveni ĝustatempe...
bedaŭrinde....
Do la aliaj koreoj dancis sen li.



 Post la fino de la kongreso
mia ĉiĉerono Rafael proponis al mi viziti TEATRON COLON...
Mi sekvis obeeme, sen scii, pri kio temas.
Ni eniris belegan domon,
vidis orajn koridorojn,
eniris sesbalkonan opersalonon,
kie laboris orkestro sub la gvido de....
Daniel Barenboim!!!
Surprizo, ŝoko, tiom bela momento, ...
Maurice Ravel "Pavane pour une infante défunte"...
Mi devis plori....

Ni ne rajtis foti.








Mi malkovris, kiom gravas tiu sud-amerika urbo
en la tutmonda kulturo.

Alia urboparto:  LA BOCA





 Kompreneble la argentina papo estas ĉiam tie kaj benas la homamason...


 Kompreneble tango aperas ĉie kaj iu povas iom lerni ĝin...















Fama kafejo TORTONI





Jonathan (el Svislando)
Sean (el Usono)
Rafael (el Dominika Respubliko)





Simbola momento
dum la fermo:
la prezidanto de LKK el Buenos Aires (maldekstre)
transdonas la flagon al
la prezidanto de LKK en Lille (dekstre)
Francio, kie okazos la 100a UK
en Julio 2015.