jeudi 29 novembre 2012

SCIO SEN BARILOJ en MADAGASKARO

SATamikaro kaj Esperanto Francio malavare donacis librojn al mi en Parizo en oktobro, pro la fakto, ke mi iris al Benino en novembro, al Senegalio en decembro, kaj ke amikino mia flugos al Madagaskaro en novembro.

Jen mia amikino Sylvie, kiu forlasas mian ĉambron portante pli ol dek kilogramojn da libroj, vortaroj, revuoj.


Jen la transdono de tiu lernmaterialo al Justine en Tananarivo.


"Scio Sen Bariloj" (SSB) organizas tiajn transdonojn kelkfoje, tamen ne ĉiam estas fotisto surloke.

jeudi 22 novembre 2012

KOTONUO, PLIA DORMEJO

Hôtel ODJOLA résidence
ODJOLA signifas "FELICHO" en joruba lingvo.

Ni uzos ghin kiel plian dormejon, laù niaj bezonoj.







Tiu hotelo enhavas 16 chambrojn, temas pri 8 "apartamentoj".







Vizito la 12an de novembro 2012
Maldekstre: Privas Tchikpe
Dekstre: hotelo-dejhoranto




Jen la anteno por sendrata retkonekto.



Pieda promenado inter la kulturcentro JoCa "la Cerbo", la hotelo Pac-Haveno "la Kongresejo" kaj hotelo Odjola "Plia Dormejo" eblas, proks 10 minutoj.

KOTONUO, KONGRESEJO

HOTEL "LE HAVRE DE PAIX"
PAC-HAVENO
estos nia kongresejo.









Tiu hotelo enhavas 45 chambrojn.

Cotonou, Bénin

mercredi 21 novembre 2012

COIFFEUR / FRIZISTO


Durant mes voyages, j'ai bien sûr besoin de passer chez le coiffeur.
Expérience amusante s'il en est. Dépaysement. Parfois problèmes de communication.
Ici 3 photos prises en Corée en septembre 2009.

Dum miaj vojaĝoj kompreneble mi foje bezonas friziston.
Temas pri amuza travivaĵo. Foje estas komunikproblemoj.
Ĉi tie 3 fotoj en Koreio en septembro 2009.



Je vous présente Monique, ma coiffeuse habituelle, dans mon village des Brenets.
Mi prezentas al vi mian kutiman frizistinon Monique en mia vilagho Les Brenets



Au Népal, je suis allée chez une coiffeuse. Mais je n'ai pas pensé à prendre une photo.
Regardez la première photo avec Prakash: c'est avant.
La photo suivante, c'est après.

En Nepalo mi iris al frizistino. Tamen mi ne pensis pri fotado.
Bone observu la unuan foton kun Prakash. Tio estis antaŭe.
La sekva foto montras mian kapon poste.



Me voici aux bons soins d'un coiffeur béninois à Cotonou.
Jen okupiĝas pri mi benina frizisto en Kotonuo.



A Poznan, Pologne, Pollando




Barcelone, Catalogne







Poznan, septembre 2013




Ci-dessus et ci-dessous: à Cotonou
Chi supre kaj sube: en Kotonuo




Une autre fois, je vous raconterai mes passages chez le dentiste, à l'hôpital....
Alian fojon mi rakontos al vi mian viziton al dentisto, al hospitalo....


KOTONA GAZETO 1


KOTONA GAZETO 2012-11-21 numero 1

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/ UEA kunvenis en Kotonuo, Benino, Adjé Adjévi el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA, Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de Scio Sen Bariloj (SSB) kaj Mirejo Grosjean, membro de SSB. Plie partoprenis Latifou Gbadamassi el Lokossa, Benino, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).

Faktoj:
Okazadas Tutamerika Kongreso de Esperanto.
Okazadas Azia Kongreso de KAEM.

Demando:
Kial ne okazigi tutafrikan kongreson? Tia evento endas, nepras, eblas.

SSB pretas organizi tian kongreson en kunlaboro kun Afrika Komisiono (AK) de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).

Datoj: de la 29a de decembro 2013 ghis la 4a de januaro 2014

Loko : Kotonuo, Benino



Celoj :
Ebligi kunvenon de minimume po unu persono el chiuj 17 afrikaj landaj asocioj (LA) de UEA.
Ebligi kunvenon (fizikan) de Afrika Komisiono.
Ebligi kunvenon de esperantistoj el la tuta mondo kun afrikanoj.
Ebligi al la beninaj komencantoj rilati kun eksterlandanoj, nutri ilian motivigon en la lernado de Eo.
Ebligi al ne beninanoj viziti Beninon kaj konatighi kun ghia richaspekta kulturo (Porto Novo, Abomey, Ouidah, Ganvié).

Partnerado
Pro la fakto, ke malmulte da afrikanoj povos mem pagi flugon aù busveturadon al Kotonuo, SSB lanchas jenan strategion:
Unu LA el la “nordo” (inkluzive Aùstralio kaj Novzelando) subtenas finance la vojaghon kaj restadon de unu aù pluraj membroj de unu LA en Afriko. Se eblas, tiu norda LA sendas minimume unu membron por ebligi konatighon. Ne nur la LA povas anonci sin por partnerighi kun afrika LA, sed ankau lokaj kluboj au federacioj kiel la rodanalpa federacio en Francio. Kompreneble jam ekzistantaj kontaktoj inter la nordo kaj la sudo povus enkadrighi en tiu strategio.


LKK konsistas el
Prezidanto : Privas Tchikpe
Membroj : Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi
Aliaj membroj ne decidpovaj aldonighos.

Pri Scio Sen Bariloj vidu en eo.wikipedia.org

Kotonuo, la 12an de novembro 2012
Privas Tchikpe, Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean

KOTONUO, NOVEMBRAJ EVENTOJ

En novembro 2012 okazis diversaj eventoj en Kotonuo, Benino.

Unue okazis en CODIAM prelego de Mireille Grosjean pri Esperanto.

 


Afrika etoso en kulturcentro CODIAM


Preparlaboroj
 


La kalendareto de JEFO, la glufolio de SATamikaro (vidu la kurbitan formon, ghin kaùzis la varmeco kaj humideco) kaj paghmontrilo atendas la partoprenantojn.



Enirejo.
Privas Tchikpe bonvenigas la alvenantojn.
"Bonne arrivée!"
(Bonan alvenon!)


 
Shi estas instruistino pri la angla lingvo. Shi venis per motorciklo al la prelego. Poste shi partoprenis la kurson "Unua Kontakto". Shi ricevis fine de ghi atestilon kun mencio Tre Bone.



Sinjoro Bokossa, sube kun hela chemizo, estas kunsidestro. Li donas la parolvicon al Privas Tchikpe, prezidanto de "Scio Sen Bariloj".




Plena salono. Proks 60 personoj.
Filmisto liveris DVD-n samtage.


Demandoj, respondoj. Debato.
Privas klarigas kaj argumentas.



Kun invitilo diversaj personoj ricevis la unuan lecionon de la kurso Ferez.
Tiuj, kiuj skribis la teston de la fino de la unua leciono partoprenis lotumadon kaj kelkaj el ili ricevis premiojn. Shi ricevis premion.



Poste komenciĝis kurso "Unua Kontakto" por tutkomencantoj. 26 personoj aliĝis kaj frekventis la kurson ĉiun tagon en kulturcentro JoCa. Fine de la semajno, ili trapasis ekzamenojn kaj 25 el ili ricevis atestilon.





Dum la semajno okazis preparkurso por progresantoj. Fine de la semajno okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA laŭ la du niveloj: elementa kaj meza. Jen la Loka Ekzamena Komisiono: maldekstre Adjé Adjévi, el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA. Meze Privas Tchikpe el Kotonuo, Benino, prezidanto de "Scio Sen Bariloj" (SSB). Dekstre Mireille Grosjean el Les Brenets, Svislando, membro de SSB.




Du fotoj de Adjé Adjévi.


Intensa diskuto inter Adjé kaj Privas.
Malantaŭ ili vidiĝas la kursejo.


Privas Tchikpe kaj Latifou Gbadamassi




Afrika etoso....
Frumatena sunleviĝo....


Parola parto de la ekzameno de ILEI UEA


Ni klopodas verdigi Afrikon!


Loka Ekzamena Komisiono (LEK) kaj sukcesintoj:
De maldekstre:
Adjé Adjévi, prezidanto de LEK
Latifou Gbadamassi, sukcesis en la meza nivelo.
Privas Tchikpe, membro de LEK.
Mireille Grosjean, membro de LEK.
Philippe Pellicier el Francio, sukcesis en la meza nivelo.
Félicien Yehouessi, sukcesis en la elementa nivelo.



Grava momento.

Unue ripozo post la fino de la sesio. Agrabla amika babilado.

Poste esploro pri la estonteco.

Fine decido pri 
Afrika Kongreso de Esperanto (AKE).
SSB organizos ĝin!



De maldekstre: Adjé, Mirejo, Latifou, Privas.