lundi 8 octobre 2012

Ĉu ĉiuj ? ĉu kelkaj ? ĉu neniuj ?

Por la SAGO 
septembro 2012

Ĉu ĉiuj ? ĉu kelkaj ? ĉu neniuj ?

La busŝoforo devis veturigi la kamparajn lernantojn al ilia loĝloko en la montaro, for de la vilaĝo. Tamen en tiu posttagmezo kelkaj lernantoj devis iri al urbo por spektaklo. Konskvence ili ne uzos la kutiman buson. Pri tio iu informis la ŝoforon per papero metita sur lia stirseĝo :

« Ne ĉiujn lernantojn vi devos veturigi je la 16 horo. »

La ŝoforo komprenis : neniu lernanto estos transportenda, do mi faru alian laboron.

Je la 17a horo li hazarde renkontiĝis kun patrino, kiu koleris kontraŭ li : « Kial vi ne estis antaŭ la lernejo je la 16a horo ? » Li klarigis pri la papero kaj pri sia kompreno, ke neniu lernantoj estos je la 16a horo.

Temas pri miskormpreno pro malbona komunikado. La kaŭzo estas en la franca lingvo ; tie oni ne rajtas diri : « Pas tous les élèves ne viendront au bus à 16h. » Do oni devas esplori pri alia formo, alia frazo, por klare komuniki.

Estas tri ebloj : ĉiuj lernantoj – ne ĉiuj – neniu.
En normala situacio : ĉiuj lernantoj devas esti veturigitaj, la ŝoforo havas la liston, li konas ilin, li konas ilian nomon. Do ni diru : ĉiuj venos, neniu mankos.
Alia situacio : neniu lernantoj venos, vi havas vian tempon por alia okupo.
En tiu tago ne ĉiuj devis esti veturigitaj. Do la verkinto de la papero ne bone komunikis. Bona komunikado povus esti : kelkaj venos, kelkaj mankos. Tamen la plej bona komunikado estus : « Je la 16a horo mankos Karlo, Paolo, Ana kaj Marta. Bonvolu veturigi la aliajn. » Ĉar temas pri infanoj, oni devas atente scii, kie ili estas, kun kiu plenkreskulo ili promenadas, por ĉiu individua infano.
Tiu malfacileco okazas, ĉar la franca lingvo kutime ne permesas meti « pas » komence de frazo. En la germana ekzemple, oni tute bone povus diri : « Nicht alle Schüler werden um 4 Uhr da sein. » Same kiel en Esperanto « Ne ĉiuj venos…. »

Laŭ la ĉi-supra listo, en ĉiuj kazoj klaras la signifo.

Ĉu pli, ĉu ne plu ?
Alia problemo kaŭzita de la franca lingvo :
« Plus d’impôts ! » legiĝas sur la unua paĝo de ĵurnalo.
Ĉu tio signifas « Davantage d’impôts » aŭ « Fini les impôts » ?
Kompreneble pro la vorto « impostoj » oni tuj divenas, ke la verkinto deziras la finon de tiu deviga pago.
Imagu jenon : « Plus de dessert » Ĉu la manĝantoj deziras pli da deserto, aŭ ĉu la kuiristo anoncas, ke ne plu estas deserto ?
Malpreciza komunikado.
Klare estus : « On en veut davantage ! » diru la manĝantoj. « Il n’y en a plus, c’est fini ! » diru la kuiristo.
Tiu malfacileco okazas, ĉar la franca lingvo uzas la vorton « plus » por pli kaj por plu.

Ni parolu klare !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire