lundi 8 octobre 2012

Malfermita letero al Mirejo

 Pri komunikado
Pri instruado
Pri lernado
Jen komento
De Mirejo

En la SAGO junio 2012

Malfermita letero al Mirejo

MALFERMITA LETERO AL MIREILLE GROSJEAN
    Mi ofte vojagxas en Svisio, precipe en Romanda Svisio, kie vivas    miaj gepatroj, mia frato kaj mia bofratino, kaj pluraj svisaj    geamikoj.
    Pli kaj pli ofte mi konstatas ke angla lingvo uzigxas, cxefe en    negoco kaj reklamo.
    En jxurnaloj aux semajnaj gazetoj, kiel ekzemple: «L'Hebdo», ankaux    multaj anglaj vortoj aux esprimoj substituigxas al francaj vortoj    kiuj tamen ekzistas.
    Dum tempo de rabatajxoj, sur gxenevaj aux vauxdaj montrofenestroj    vidigxas afisxojn kun «SALE»(!!!) anstataux «SOLDES».
En via lasta artikolo en «La Sago» ( Euxropaj limoj, svisa    mozaiko»), vi gxustege aludas al la fakto ke « nuntempe regas emo al    enkonduko de la angla lingvo unue.» ( En lingvoinstruado).
    Krome! Mi trovis sur la reto (swissinfo.ch, la 7a de novembro) tion:    «Svislando nombras kvar naciajn lingvojn, la germanan, la francan,    la italan, la romancxan kaj angla lingvo ofte uzigxas por plenigi    disigxojn».
Samtempe mi maljxojigxis kaj koleris. Baldaux angla lingvo igxus la    kvina svisnacia lingvo! Cxu ne estus pli bone por Svislandanoj,    (same por Belgoj!) lerni kaj uzi Esperanton?
    Estus pli simple, ekzemple por redakti listojn de almiksajxoj sur    konservajxoj aux medicinajxoj kiuj devas esti redaktitaj en almenaux    tri lingvoj (la germana, la franca, la itala, kelkfoje plie la    angla).
    Kion vi, svisaj esperantistoj, pensas pri tio?
    Isabelle Lamy-Rested

Mirejo respondas :

Titolo : « Kokakolaniado »

Kara Isabelle, vi tute pravas !!
En Svislando abundas anglalingvaj vortoj. Mi oftege reagas skribante al la kompanio, instanco, vendejo, kiu agas tiel. Tamen tio estas guto en oceano. Esperantistoj kompreneble deziras, ke oni uzu Esperanton. Tamen ĉu ili reagas same kiel mi ? Mi ne scias, mi ne enketis. Plejparte la homoj eĉ ne rimarkas, aŭ rimarkas kaj ne kontraŭas, kaj tute ne reagas. Tio estas kritikinda sinteno laŭ mi. La civitanoj devus esti konsciaj pri la trezoro de niaj lingvoj kaj reagi.
Baza strategio de bona vendisto estas uzi la lingvon de la aĉetonto, de la kliento. Do… bv fari ! Tiel mi argumentas.
Kiam iu teksto aŭ varbkampanjo verkita aŭ mendita de la svisa konfederacio uzas la anglan, tiam ĉiam mi reagas per letero al la koncerna instanco. Foje mi skribas leteron de leganto en la gazetoj. Imagu : la Fondumo por subteni la kunlaboron de la diverskulturaj svisoj (Fondation pour la collaboration confédérale, Soleure, www.chstiftung.ch) uzas por sia fako « klasointerŝanĝoj » la retejon www.ch-go.ch... !  Miaj reagklopodoj similas al kulo pikanta elefanton…
Mi kutimas uzi la vorton « kokakolaniado », ĉar malantaŭ la angla lingvo kaj Coca Cola kaŝiĝas Usono kaj sia hegemonio, imperiismo. Tio similas al koloniado.
Ĉu mia lukto havas ian sencon ???
Ĉu mia lukto iam alportos sukceson ???
Ĉu mi daŭrigu tiun strebadon ???


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire