jeudi 9 février 2012

Traduko en la alia direkto

Por LA SAGO 
julio 2011

TRADUKO EN LA ALIA DIREKTO

Kiam mi eksciis, ke verko de Kawabata, japana verkisto Nobel literatur- premiito, legeblas en Esperanto, mi tuj decidis lerni la internacian lingvon. Mi jam legis antaŭe tiun verkon, „Yuki Guni“, « Neĝa Lando » en mia lingvo, la franca. La verko nomiĝas en la franca „Pays de neige“.

Legante tiujn du versiojn mi konstatis grandan diferencon inter la teksto en Esperanto kaj la teksto en mia denaska lingvo. Fakto estas, ke kutime tradukisto tradukas al sia denaska lingvo. Do iu franclingvano tradukis la verkon « Neĝa Lando » el la japana al la franca. Mi demandis al mi : « Ĉu tiu tradukisto vere komprenas centprocente la originalan verkon ? Ĉu li aŭ ŝi legas inter la kolumnoj ? (En la franca ni kutimas diri : legi inter la linioj, sed oni skribas kolumne la japanajn ideogramojn) Plie ĉu tiu tradukisto kapablas kapti la signifojn kaŝitajn en la ideogramoj de la japana skribmaniero ? » Mi havis dubojn pri tio. En Esperanto la situacio estas tute mala : la tradukisto apartenas al la sama kulturo kiel la verkisto. Japano tradukis la verkon « Neĝa Lando » el la japana al Esperanto. Do unue, li aŭ ŝi komprenas ĉion en la originalo, plej detale, plej fajne. Due la tradukisto havas kiel cellingvon Esperanton, kiu estas movebla, kreema lingvo. Do facilas krei la bezonatajn esprimojn.

Kiel mi povas kontroli tiun fakton ? Mi devus legi la originalon kaj kompari la du tradukojn. Tamen mi ne kapablas legi la japanan lingvon. Do kion fari ?

Mi iris al alia lingvo. Ekde mia junaĝo mi studis la germanan, instruis ĝin kaj ofte uzas ĝin. Do mi elektis gravan verkon de la germanlingva literaturo, mi elektis la verkon nomitan « La suferoj de la juna Werther » de Goethe, fame konata germana verkisto. Mi elektis hazarde iun ĉapitron en tiu verko kaj legis ĝin en la originala teksto en la germana, kaj poste en mia denaska lingvo la franca kaj poste en Esperanto. Mirinda fenomeno : denove la esperantlingva teksto proksimas pli ĉe la originala lingvo ol la teksto en mia denaska lingvo.

Tiu fakto, ke la tradukado okazas en la alia direkto estas tre grava fakto kaj per tiu fakto oni povas konvinki multajn personojn, ĉefe intelektulojn, pri la taŭgeco kaj esprimkapablo de nia lingvo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire